Esperanta Lingvo Portugala Lingvo Angla Lingvo

Novaĵoj

Ĉefpaĝo
Ĉefpaĝo
Lanĉo de Intraespo en Roterdamo
Verkita de Administrator   
14/07/2008

La tuta Esperantujo ekkonos la celojn, la strukturon, la labormetodojn kaj la strategion de Intraespo okaze de la 93a Universala Kongreso de Esperanto, pere de la disdonado de faldofolio. Disdonos ĝin Fabrício Valle, la prezidanto de Intraespo, kiu estos je la dispono de ĉiuj interesatoj por klarigoj.



Ekde la faldfolio de Roterdamo, ofte okazos virtualaj prelegoj en la konferencejo de Intraespo, anoncoj en la esperanto-gazetaro, kontaktoj pere de diskutlistoj kaj aliaj iniciatoj celantaj la diskonigadon de tiu nova rimedo por la disvolvigo de la esperantista ekonomio.




Lasta Ĝisdatigo ( 18/07/2008 )
 
Intraespo fondita
Verkita de Administrator   
12/04/2008

Finfine, post 5 jaroj je maturiĝo kaj preparo, Intraespo estis fondita je la 12a de aprilo 2008.


Partoprenis la ĝeneralan asembleon 7 homoj, kaj 10 aliaj reprezentiĝis laŭ la brazila leĝo. La statuto estis aprobita post lasthoraj ŝanĝoj kaj en la sekvo la fonditoj elektis la membroj de la Administra Konsilio, nome:


Fabrício Valle - prezidanto; Paulo Lima - administra direktoro; Yuri Ghenvo - financa direktoro; Mário da Fonseca - Direktoro pri Internaciaj Rilatoj; Claudio Odilon - Ĝenerala Sekretario.


Por la kontrola komitato estis elektitaj kiel ĉefaj membroj Alvaro Dias, Sílvio Mates kaj Ivaldo Alves, kaj kiel anstataŭantoj Arnaldo Rebelato kaj Joe Bazilio.


La ĝenerala asembleo finiĝis post pritraktado de la unuaj farendaj paŝoj.

Lasta Ĝisdatigo ( 14/07/2008 )
 

Enketon

Cxu vi opinias, ke la disvolvigxo de la esperantista ekonomia estos bona por la Esperanto-movado?
 

Vizitantoj

Navigacianto Statistiko

 50 % Internet Explorer 6.0
 21 % Internet Explorer 7.0
 14 % FireFox 3.0.1
 12 % LibWWW
 4 % FireFox 2.0.0.16

Vizitantoj per Lando

 36 % Brazil
 21 % United States
 6 % Poland
 5 % Germany
 3 % Canada