|
Demandoj kaj respondoj pri "korespondantoj de Intraespo”
1- Kian subtenon mi havos por la fondo de loka organizaĵo?
La monda sidejo de Intraespo liveros modelon de statuto kaj de informilaro. Ĝi sendos leterojn al lokaj entreprenistaj gvidantoj, proponos tekstojn por la laboro de gazetara informado, okazigos prelegojn en Esperanto por la korespondantoj, alivorte, faros ĉion eblan por la atingo de la celo fondi lokan organizaĵon.
2- Kiu povas fariĝi korespondanto?
Kiu ajn klasifebla en unu el la membro-kategorioj kaj kun projekto de profesia aŭ entreprena aplikado de Esperanto en sia agadsfero.
3- Kiajn respondecojn korespondanto transprenas?
Labori serioze kaj plenumi laboran tempoplanon. La elspezoj por fondo kaj starigo de loka organizaĵo estas respondeco de la korespondantoj.
4- Ĉu la taskoj de korespondanto estas facilaj? Ĉu sufiĉas sinanonco por ke ĉio nature okazu?
Tio tute ne estas facila. Korespondantoj havos multe da laboro por la fondo kaj funkciigo de loka organizaĵo. Oni ricevos la subtenon de Intraespo por la unua fazo kaj post la subskribo de la kontrakto pri licenco, kiam la oficejo estos en plena funkciado, la kvanto de aktivaĵoj kaj engaĝiĝo estos tre granda.
5- Kio precize okazos post la fondo de loka oficejo kaj la subskribo de la licenco-kontrakto?
La loka organizaĵo fariĝos filio de Intraespo en la urbo kaj apartenos al la monda reto de propraj kaj licencitaj oficejoj de Intraespo, farante la samajn servojn, partoprenante en la samaj projektoj pri branĉa disvolvado de esperantista ekonomio kaj laborante por ke pli da
entreprenistoj, memstaraj entreprenemuloj, lingvo-instruistoj kaj tradukistoj ekuzu Esperanton kiel laborlingvon.
6- Ĉu korespondanto ion gajnos pro tio?
Kiel fondinto aŭ direktoro de loka organizaĵo - simile al tiuj de Intraespo mem - oni ne ricevas salajron, sed enspezas kiel entreprenisto de la esperantista ekonomio, ĉar per la servoj faritaj
de la reto de oficejoj de Intraespo, la loka negoco povos fariĝi larĝskala. Entreprenistoj povos diskonigi siajn entreprenojn tutmonde kaj memstaraj entreprenemuloj ekhavos pli da klientoj. Jen la gajno.
7- Kio necesas por ke mi fariĝu korespondanto?
La unua paŝo estas plenigi la formularon disponeblan ĉe http://www.intraespo.org/korespondantoj/form Vi sekve estos kontaktita de la Administra Komitato de Monda Intraespo kun la unuaj instrukcioj.
Se vi preferos, petu vian aliĝon en la diskutgrupon Monda Intraespo, ĉe Google, por plua informiĝo pri Intraespo kaj pliaj klarigoj pri la laboro de la korespondantoj, antaŭ la enskribiĝo kiel korespondanto.
Por tio, sendu simplan mesaĝon al
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
.
Partoprenu ankaŭ niajn virtualajn prelegojn. La kalendaro kaj instrukcioj troviĝas ĉe http://www.intraespo.org/kalendaro
8- Kiuj estos la paŝoj por kreado de licencita oficejo de Intraespo?
La sistemo de Asocia Licenco de Intraespo estis elpensita kun la celo krei mondan reton de oficejoj interligitaj per informteknologio kaj farantaj la samajn servojn al membroj en la tuta mondo. La unua paŝo por starigo de licencita oficejo en via urbo konsistas en la formado de grupo de korespondantoj interesataj disvolvi, aŭ jam disvolvantaj, kian ajn specon de negocoj en la esperantista ekonomio, en kiu ajn el ĝiaj branĉoj. Jen la fazoj por starigo de licencita oficejo:
a. La grupo de korespondantoj kunvenas por pli bone koni Intraespon kaj esti certaj, ke oni engaĝiĝos en la agadon por fondi licencitan organizaĵon. En tiu fazo, la monda sidejo de Intraespo liveros al la korespondantoj Cirkuleron pri Licenco-Propono kaj la Statuton, kaj organizos virtualajn kunsidojn per telekonferenco por respondi demandojn kaj klarigi ĉiujn esencajn punktojn de la licenco.
b. La grupo elektas reprezentanton, kiu subskribos antaŭkontrakton pri licenco.
c. La fonda agado de loka organizo por disvolvado de la esperantista ekonomio komenciĝos kun la subteno kaj atento de la monda sidejo de Intraespo. Tio okazos laŭ diversaj manieroj: per modeloj de faldfolio en Esperanto por tradukado en la lokan lingvon de la korespondantoj; per leteroj al lokaj entreprenistaj gvidantoj; per cedo de ĉambroj por telekonferenco; per eventuala vizito de direktoroj de Intraespo; per asistado en la pretigo de statuto, surbaze de ĝenerala modelo.
Ĉ. Post la fondiĝo de loka grupo, la kontrakto pri socia licenco estas subskribita kaj la grupo transprenas la identecon de Intraespo en sia loko, farante la samajn servojn kiel ĉiuj aliaj oficejoj de Intraespo en la tuta mondo al la membroj de sia loko kaj de kiu ajn alia parto de la mondo.
Ni dankas vin.
Estu bonvena al vigla laboro por la disvolvado de la esperantista ekonomio.
Ni prosperu kune!
|